Esperanto estas magia pioĉo por mi…

Publié le par kokerikadoj.over-blog.com

Ana 0315

Domaĝe la tempo en francio tro rapide kurantas.

Kvankam mi eksopiras mian landon Koreion, ĉio en Francio sufiĉe ebriigas min.

Kiam mi preparis vojaĝon al Francio, mi havis du gravajn celojn.

Unua celo estas reale renkonti esperantistojn en Francio, ĉefe mian instruiston Michel kaj prezidanton Régis kaj vicprezidantinon Michèle, kiujn mi jam renkontis perskajpe.

Kaj dua estas sperti la religian komunumon Taizé.

Ana 0360

Ekde kiam mi atingis Parizon, mi interesiĝis pri ĉio.

Bongustaj manĝaĵoj, tro diversaj fromaĝoj, dolĉaj vinoj interesis min.

Ankaŭ mirindaj konstruaĵoj tiom allogis min.

Diversaj specialaj spertoj, ekzemple prelegi en Francio, temas pri "Kio estas via songxo ?" kaj esti intervjuita de radio elsendejo RCF, estis amuzaj aferoj por mi.

Ana 0447

Tamen, ĉefa allogita afero estas varma bonvenigo de esperantistoj en Bourg-en-Bresse kaj Liono.

Ili ĉiam varme akceptis Korean virinon min kaj tute malfermis siajn korojn al mi.

Se mi vojaĝus al Francio sen Esperanto, mi neniam sentus tian varman etoson.

Laŭ mia opinio, nia bela lingvo Esperanto estas magia pioĉo, per kiu oni povas esplori tutan mondon

Ana 0004

 

Ana 0370

Mi dankas al ĉiuj bonvenigaj geamikoj de Francio pro ilia sufiĉa laboro por esperanto-movado.

Karaj geamikoj en Francio….

Vi ĉiuj ĉiam vivos ene de la koro el iu Korea virino Ana (Sonĝanta)…

Dankon al ĉiuj, dankon al bela lando Francio…  

Ana 0741 

Ana 0632-copie-1

 

Pour être informé des derniers articles, inscrivez vous :
Commenter cet article